Institucioj de Europa Unio (EU) petas de EU-civitanoj ideojn kaj proponojn, por antauenigi Europan Union. La iniciato nomighas malaplombe konferenco pri la estonteco de Europo.

Chi-rilatan por-Esperantan kampanjon kunordigas interalie per Zoom-konferencoj Klaus Leith. Li estas ano de la kampanja teamo konsistigita de Europa Esperanto-Unio kaj UEA-Komisiono por Europa agado.

Efektive pluraj homoj jam afishis proponojn, kiuj celas plifortigi utiligon kaj rolon de Esperanto en EU; jen ekzemploj:


Pri mia Androida smartfono Xiaomi Redmi Note 9 Pro mi konstatis:

Apo Sipdroid ne fidinde signalas enirantan vokon al mia voip2gsm-telefonnumero, se la rilatan voip2gsm-konton mi estas agordinta en Sipdroid. Cetere: Simile statas, se anstatau apon Sipdroid mi uzas la SIP-funkcion de la smartfona indighena telefon-apo (“Telefon App”).

Miatakse nur duono de la vokoj estis signalitaj tiaokaze. Miakonjekte kauzo estas protokolo UDP, postulata de voip2gsm por rekta konekto de ghi kun tiuj apoj. Por pli stabila konekto, mi nun utiligas — kombine kun voip2gsm kaj Sipdroid — servon PBXes, char ghi postulas protokolon TCP. Krome apo Sipdroid laupriskribe precipe bone…


Per Dudle oni povas interkonsenti pri tempo de arangho. Unue jen kiel chi tion oni faras okaze de Dudle-pagho jam kreita de iu alia (jen ekzempla pagho).

Pasho 1: Entajpu vian nomon en la tekstkampon antauviditan por via Nomo; la ekzemplo montras Chi tie entajpu vian nomon (figurajho 1).

Figurajho 1: Entajpu vian nomon; cetere: Per alklako de la skribilo-simbolo (maldekstre de la vertikala streko |) apud sia nomo oni povas redakti siajn jamajn elektojn

Pasho 2: Por chiu jam donita dato-horo-paro elektu
a) au la hokon por “jes”
b) au la krucon por “ne”
c) au la demandosignon por “eble”.
Poste alklaku Konservi.
Vidu figurajhon 2.


En Februaro kaj Marto 2021 mia provizanto de fikstelefonia servo perletere kaj per SMS petis de mi tion, ke mi shanghu la agordaron de mia rettelefoniaj aparatoj, char ili registrighas che la telefoni-platformo per procedo malnovighinta kaj ne plu subtenota (“DNS-Konfigurationseintrag A-record”). Mi ne sciis, kion la provizanto konkrete celis, kaj pluraj telefonajhoj kun ghia por-klienta telefonservo rezultigis nur, ke io ne estas en ordo, sed ne tion, kion detale mi faru.

Fine de Aprilo 2021 mi konstatis, ke kelkaj enirintaj telefon-vokoj ne plu estis registritaj en la voklisto de mia Fritz!Box 3390. Ghin mi uzas ankau, kiel telefoni-sistemon. …


La Discord-rethokon Amiko mi faris per helpo de la por-programada platformo Guglo-Apoj-Skripto. Por ilustri la programon, mi skeme prezentas malsupre esencajn partojn de la fontokodo. Ghin mi endonis per tio, ke en tabelo de Guglo-Tabeloj mi alklakis “Tools” -> “Skripteditor” (“Iloj” -> “Skriptredaktilo”). Oni bonvole notu, ke la fontokodo aktuale uzata por Amiko estas diferenca kaj pli ampleksa, ol la chi tie prezentita fontokodo skema. Novajhojn eldonas Amiko, kiel automatan fluon de afishoj. La bezonatajn verajn kanalo-n kaj jhetono-n mi ricevis che Integromat (tie che Discord, Create Webhook), char kurioze nek en la Androida Discord-apo nek en komputil-krozila montro de…


Nur tre malofte mi legas beletrajhojn. Kaj tiu chi romano havas 1242 paghojn. Ghi origine aperis en la norvega en 2015 kun titolo: “Max, Mischa & Tetoffensiven”. Autoro estas Johan Harstad; la romanon tradukis Ursel Allenstein en la germanan. Min estis iginta scivola nur la lasta esprimo en la titolo. Mi, naskita en 1963, jam antaue sciis, kio estas la Tet-ofensivo. Sed tre interesis min, kian rolon ghi ludas en la verko.

En la romano “Better Worlds Through Weyland-Yutani” estas teatrajho, kiu aludas al la filmo “Alien” de 1979

Per ofte tre longaj frazoj la romano prezentas kvazaue monologon de…


Jen sugesto: Alighu al la komunumo “Viber Esperanto” (figurajho 1).

Figurajho 1: La aktuala simbolbildo de komunumo “Viber Esperanto”

Per la rapidresponda kodo prezentata en figurajho 2 vi povas fari tion facile per smartfono, kie Viber jam estas instalita.


Unue: Klubdomo ne rilatas al apo “Clubhouse”, kiu furoris komence de 2021 kaj eble ankorau furoras. Klubdomo estas projekto, por akceli la estigon de virtualaj konversacioj en Esperanto.

Vi povas duoble profiti de Klubdomo:

  1. Eniru en konferencon aranghitan en tiu retpagho (au kre-u vian propran konferencon per Jitsi, Discord au alie). Chu neniu estas tie? Nul problemo: Invitu aliajn Esperanto-parolantojn, sendante invitmesaghon per la tiea formularo.
  2. Ho … atendu: Kiuj estas tiuj aliaj Esperanto-parolantoj? Temas pri kelkaj el la abonintoj de la Viber-babilroboto esperanto77, pli precize: Temas pri tiuj abonintoj, kiuj komunikis per /jitsi al esperanto77, ke ili povas ricevi tiajn invitmesaghojn. Fakte funkcias tiel: Invitanto sendas invitmesaghon; ghin ricevas esperanto77; kaj tiu chi plusendas ghin al siaj /jitsi-abonintoj. Farighu /jitsi-aboninto — kaj ekde tiam ankau vi ricevos invitmesaghojn.

Do: Se vi shatas konversacii en Esperanto, simple utiligu Klubdomon.

Se tio chi ne montrighas bone, klaku chi tie

Longe mi pensis, ke apo Sipdroid ne estas bone uzebla en mia smartfono Xiaomi Redmi Note 9 Pro kun Android 10. Sed antau malmultaj semajnoj mi eltrovis, kion mia devas fari, por ke mi povu plene utiligi Sipdroid en mia smartfono:

Mi ankau eltrovis avantaghon de tio, utiligi Sipdroid aldone al la indighena telefon-apo smartfona (t. e. “Google Phone App”, “Telefon App”). Ankau ghi havas interalie la funkcikapablon por rettelefonio pere de mia fikstelefonia numero.

Por ricevi vokon, la indighena telefon-apo ordinare sufichas (jen escepto). Sed por estigi vokon, la indighena telefon-apo havas jenan malavantaghon:

La telefon-konto, pere de…


Lastatempe mi ofte kaj longe konversaciis per apo Viber instalita en mia smartfono. Iufoje mi spertis, ke, kiam dum tio eniras voko al mia fikstelefonia numero (fikcie chi-kuntekste: 9876), tia voko abrupte chesigas la Viber-konversacion kaj lasas mian konversacipartneron iom konsternita. Nu, mian smartfonon mi uzas ankau por estigi kaj ricevi vokojn al mia fikstelefonia numero. Por eviti tian abruptan chesigon, mi faras jenon:

Pasho 1: Mallonge antau la Viber-konversacio mi agordas mian Fritz!Box tiel, ke ghi tuj plusendo vokon irantan al mia fikstelefonia numero al unu el miaj SIP-telefonnumeroj (fikcie chi-kuntekste: 123456). Chi-cele per la indighena telefon-apo de mia…

Westphoenizier

Stell dir vor,es gibt Sprachbarrieren und jeder lernt Esperanto.Lingvo internacia Radio-auskultado:analoga&DAB+ Haiku.Hajko Sciencfikci- & fantaziajhoj.Indirok'

Get the Medium app

A button that says 'Download on the App Store', and if clicked it will lead you to the iOS App store
A button that says 'Get it on, Google Play', and if clicked it will lead you to the Google Play store