Fiaskis mia provo kuraghigi anglistojn varbi por la angla
Aktualigo (2023-08-12): Jen invitligilo al la Snapchat-a "grupo1".
En mia dusemajna kampanjo en la unua duono de Julio 2023 mi provis kuraghigi aliajn anglistojn varbi por la angla per la Snap Map de Snapchat. Jen la simpla ideo:
Anglistoj kun publika Snapchat-profilo kun tipe angla nomo — jen mia publika profilo — plej eble ofte afishu mallongajn videajhojn provizitajn per la angla teksto “Hi!” en la Snap Map, char: Tio igas junajn homojn percepti la anglan, kiel vivantan lingvon. (Kromefiko estas, ke tiel anglistoj pli facile trovas aliajn surlokajn anglparolantojn.) Jen ekzemplo; ghi atingis jam kelkcentojn da vidoj (stato: 2023–07-14). Pliajn ekzemplojn listigas tabelo 1.
La procedo estas tre facila: Post farado de videajho oni elektu “Snap Map”, kiel celon de la afishado (vidu figurajhon 1). En tiu mapo ordinare post malmultaj minutoj aperas la videajho.
Pri mia kampanjo mi …
- afishis en Reddit;
- afishis en pluraj Telegram-grupoj;
- ech kreis apartan Telegram-grupon;
- afishis en Amikumu;
- afishis en Discord-servilo;
- pepis en Tvitero.
Sed malgrau tiu agado mi ghis nun (en 2023–07–14) ne ricevis ian reagon, el kiu estas konkludeble, ke mian supran ideon iu alia, ol mi, estas efektiviginta au almenau efektivigonta. Kia maltrafita shanco! Ni do devas vivi kun tio, ke la angla neniam anstatauos Esperanton, kiel interlingvon. Kaj ni konsolighu per tio, ke la angla vivos malgrau la anglistoj.