Transskribi sondosieron per apo Snapchat — provizora solvo

Westphoenizier
Westphoenizier
Published in
3 min readOct 24, 2023

--

En Snapchat oni povas konversacii kun babilroboto nome MyAI (“Mia AI”; “Meine KI”). Ankau permikrofone enigitan tekston alprenas ghi. Kaj tio estas utiligebla ankau, por transskribi voche enigitan tekston. Tamen miasperte ankorau ne estas ebligite, kunhavigi kun Mia AI sondosieron, kiel enigon. Por transskribado de ghi per Snapchat mi trovis jenan provizoran solvon:

Chi-cele mi bezonas apon Stimmrekorder Plus (“Easy Voice Recorder”). Post instalo kaj che unuafoja uzo mi estis petita krei dosierujon por sonregistrajhoj. Chi-cele mi rekte sub la radika dosierujo kreis dosierujon vochregistriloplus. Tien mi algluis la transskribotan sondosieron.

En la agordoj, sub “Fortgeschritten & Problemlösung” (agordoj progresaj kaj problemsolvado), mi agordis lau figurajho 1.

Figurajho 1: Agordoj progresaj kaj problemsolvado

Poste mi alklakis la Androidan superrigardo-butonon. Ghi trovighas malsupre en la ekrano maldekstre de la Androida start-butono (vidu la turkisan sagon en figurajho 2). La ekrano montras en pli malgrandigita maniero fenestrojn de antaue startigitaj apoj, ekzemple de Stimmrekorder Plus; estas oportune, ke ankau apo Snapchat estu startigita antaue. Post longa alklako de la malgranda fenestro de Stimmrekorder Plus aperas dekstre de ghi butono montranta apartigitan ekranon. Tiun butonon mi alklakis (vidu la blankan sagon en figurajho 2).

Figurajho 2: Butonoj por superrigardo (turkisa sago) kaj apartigita ekrano (blanka sago)

Poste mi alklakis tiel, ke apon Snapchat la ekrano montras en unu duono, kaj apon Stimmrekorder Plus en la alia duono (vidu figurajhon 3). Por tion atingi, oni eble bezonas iom da ludado kaj eksperimentado.

Figurajho 3: Kiam oni estas sukcesinta atingi tian montron, oni estas jam preskau venkinta!

Por audigi la transskribotan sondosieron, mi alklakis en Stimmrekorder Plus la “ludi”-butonon (vidu la turkisan sagon en figurajho 3), kaj tuj poste en Snapchat mi alklakis la mikrofonbutonon en la babilejo kun Mia AI (vidu la nigran sagon en figurajho 3). La mikrofonbutonon mi tenis tushata (premata), ghis la sondosiero estis komplete ludita. Antaue mi estis agordinta la lautintenson al nivelo nur tiel alta, ke Mia AI ankorau "komprenis" la enigon. Bedaurinde Mia AI "audas" ankau aliajn sonojn, kiuj eniras en la mikrofonon. Tial okaze de tro lauta chirkauajho tiu chi provizora solvo kredeble ne funkcias.

Per ia teksto respondis Mia AI. Poste al ghi mi enigis: “Transskribu mian antauan enigon.” Kaj Mia AI respondis per la transskribo. Depende de ghi mi chi-rilate poste enigas nenion au — laubezone — : “Sed la enigo estis en Esperanto”, kaj/au: “Korektu ortografie vian antauen eligon.” Pliaj ebloj de transskribado estas en tiu Github-gisto.

--

--

Westphoenizier
Westphoenizier

Stell dir vor,es gibt Sprachbarrieren und jeder lernt Esperanto.Lingvo internacia Radio-auskultado:analoga&DAB+ Haiku.Hajko Sciencfikci- & fantaziajhoj.Indirok'