Tiu Guglo-tabelo (inkluzive Code.gs, twiml.html kaj twimleo.html) bazighas sur la informoj kaj klarigoj donitaj en tiu Github-ejo kaj tiu jutubajho. Por ke la procedo funkciu ankau che vi, vi devas a) esti akirinta telefonnumeron che Twilio, b) tie havi sufiche da bonhavajho, c) fari kopion de la Guglo-tabelo por via propra Guglo-konta spaco kaj d) modifi partojn de Code.gs (por ghin aperigi, alklaku en la por vi kopiita Guglo-tabelo Tools [“Iloj”] kaj en la submenuo alklaku Skripteditor [“Skriptredaktilo”]):

  • Linio 8 de Code.gs: …


En tiu chi parto 2 mi priskribas, kiel mi estigas vokon per la dirita telefono (figurajho 1) tiel, ke mia fikstelefonia numero estas transsendata. En parto 1 mi priskribas, kiel mi uzas la telefonon tiel, ke ghi signalas vokon enirantan al mia fikstelefonia numero. La telefono estas 60s mobile de opis technology.

Figurajho 1: Retrostila tablotelefono, kiu funkcias per SIM-karto

Pasho 1: Ensalutinte en la klienta retportalo de telmy, Einstellungen (agordoj), SIP Account (SIP-konto), mi agordis mian fikstelefonian numeron che Welche Nummer soll mitgesendet werden? (kiu numero estu transsendata?).

Pasho 2: En PBXes mi kreis Amtsleitung (alklientan telefonlinian konekton) kun…


En tiu chi parto 1 mi priskribas, kiel mi uzas tian telefonon (figurajho 1) tiel, ke ghi signalas vokon enirantan al mia fikstelefonia numero. En parto 2 mi priskribas, kiel mi estigas vokon tiel, ke la transsendata numero estas mia fikstelefonia numero. La telefono estas 60s mobile de opis technology.

Figurajho 1: Retrostila tablotelefono, kiu funkcias per SIM-karto

Pasho 1: Por mia fikstelefonia numero mi agordis, ke voko al ghi estu tuj plusendata al numero (cetere fikstelefonia), kiun mi akiris che voip2gsm. (principe taugas ankau fikstelefonia numero akirita che alia provizanto, ekzemple Ventengo). …


Che la konferenco pri la estonteco de Europo furoras la por-Esperanta Enrique-propono. Sed lausperte de iuj vizitantoj de ghia retpagho estis au estas tiel, ke tiu chi ne montras sin bone okaze de ensalutinteco; ofte okazas eltempigha eraro de speco 504. Jen solvo provizora (ghi bazighas sur empiriaj eltrovoj de Remush afishitaj en Gugla grupo):

Pasho 1: Certigu, ke unue vi ne estas ensalutinta en la EU-retejo. Do laubezone elsalutu.

Pasho 2: Certigu, ke en via retumilo kuketoj estu forvishitaj. Okaze de retumilo Chrome vidu figurajhojn 1, 2 kaj 3, por ekkoni unu eblon, kiel vi povas atingi tion. …


Institucioj de Europa Unio (EU) petas de EU-civitanoj ideojn kaj proponojn, por antauenigi Europan Union. La iniciato nomighas malaplombe konferenco pri la estonteco de Europo.

Chi-rilatan por-Esperantan kampanjon kunordigas interalie per Zoom-konferencoj Klaus Leith. Li estas ano de la kampanja teamo konsistigita de Europa Esperanto-Unio kaj UEA-Komisiono por Europa agado (jen pria gazetara komuniko de UEA).

Efektive pluraj homoj jam afishis proponojn, kiuj celas plifortigi utiligon kaj rolon de Esperanto en EU; jen ekzemploj (jen kompilajho kredeble pli ampleksa):


Pri mia Androida smartfono Xiaomi Redmi Note 9 Pro mi konstatis:

Apo Sipdroid ne fidinde signalas enirantan vokon al mia voip2gsm-telefonnumero, se la rilatan voip2gsm-konton mi estas agordinta en Sipdroid. Cetere: Simile statas, se anstatau apon Sipdroid mi uzas la SIP-funkcion de la smartfona indighena telefon-apo (“Telefon App”).

Miatakse nur duono de la vokoj estis signalitaj tiaokaze. Miakonjekte kauzo estas protokolo UDP, postulata de voip2gsm por rekta konekto de ghi kun tiuj apoj. Por pli stabila konekto, mi nun utiligas — kombine kun voip2gsm kaj Sipdroid — servon PBXes, char ghi postulas protokolon TCP. Krome apo Sipdroid laupriskribe precipe bone…


Per Dudle oni povas interkonsenti pri tempo de arangho. Unue jen kiel chi tion oni faras okaze de Dudle-pagho jam kreita de iu alia (jen ekzempla pagho).

Pasho 1: Entajpu vian nomon en la tekstkampon antauviditan por via Nomo; la ekzemplo montras Chi tie entajpu vian nomon (figurajho 1).

Figurajho 1: Entajpu vian nomon; cetere: Per alklako de la skribilo-simbolo (maldekstre de la vertikala streko |) apud sia nomo oni povas redakti siajn jamajn elektojn

Pasho 2: Por chiu jam donita dato-horo-paro elektu
a) au la hokon por “jes”
b) au la krucon por “ne”
c) au la demandosignon por “eble”.
Poste alklaku Konservi.
Vidu figurajhon 2.


En Februaro kaj Marto 2021 mia provizanto de fikstelefonia servo perletere kaj per SMS petis de mi tion, ke mi shanghu la agordaron de mia rettelefoniaj aparatoj, char ili registrighas che la telefoni-platformo per procedo malnovighinta kaj ne plu subtenota (“DNS-Konfigurationseintrag A-record”). Mi ne sciis, kion la provizanto konkrete celis, kaj pluraj telefonajhoj kun ghia por-klienta telefonservo rezultigis nur, ke io ne estas en ordo, sed ne tion, kion detale mi faru.

Fine de Aprilo 2021 mi konstatis, ke kelkaj enirintaj telefon-vokoj ne plu estis registritaj en la voklisto de mia Fritz!Box 3390. Ghin mi uzas ankau, kiel telefoni-sistemon. …


La Discord-rethokon Amiko mi faris per helpo de la por-programada platformo Guglo-Apoj-Skripto. Por ilustri la programon, mi skeme prezentas malsupre esencajn partojn de la fontokodo. Ghin mi endonis per tio, ke en tabelo de Guglo-Tabeloj mi alklakis “Tools” -> “Skripteditor” (“Iloj” -> “Skriptredaktilo”). Oni bonvole notu, ke la fontokodo aktuale uzata por Amiko estas diferenca kaj pli ampleksa, ol la chi tie prezentita fontokodo skema. Novajhojn eldonas Amiko, kiel automatan fluon de afishoj. La bezonatajn verajn kanalo-n kaj jhetono-n mi ricevis che Integromat (tie che Discord, Create Webhook), char kurioze nek en la Androida Discord-apo nek en komputil-krozila montro de…


Nur tre malofte mi legas beletrajhojn. Kaj tiu chi romano havas 1242 paghojn. Ghi origine aperis en la norvega en 2015 kun titolo: “Max, Mischa & Tetoffensiven”. Autoro estas Johan Harstad; la romanon tradukis Ursel Allenstein en la germanan. Min estis iginta scivola nur la lasta esprimo en la titolo. Mi, naskita en 1963, jam antaue sciis, kio estas la Tet-ofensivo. Sed tre interesis min, kian rolon ghi ludas en la verko.

En la romano “Better Worlds Through Weyland-Yutani” estas teatrajho, kiu aludas al la filmo “Alien” de 1979

Per ofte tre longaj frazoj la romano prezentas kvazaue monologon de…

Westphoenizier

Stell dir vor,es gibt Sprachbarrieren und jeder lernt Esperanto.Lingvo internacia Radio-auskultado:analoga&DAB+ Haiku.Hajko Sciencfikci- & fantaziajhoj.Indirok'

Get the Medium app

A button that says 'Download on the App Store', and if clicked it will lead you to the iOS App store
A button that says 'Get it on, Google Play', and if clicked it will lead you to the Google Play store