Uzi Bing-ChatGPT pere de EdgeGPT en Bash-konzolo de Google Cloud

Westphoenizier
Westphoenizier
Published in
2 min readApr 13, 2023

--

Aktualigo (2023-07-13): La procedo priskribita en tiu chi artikolo ne plu funkcias.

Bezonataj estas:

En PythonAnywhere oni instalu kaj funkciigu EdgeGPT lau la instruoj en tiu Github-ejo. Por transdoni la cookies (kuketojn), oni elektu la eblon kun
bot = Chatbot(proxy=args.proxy) en la programo EdgeGPT.py.
Kaj oni konservu sian dosieron cookies.json en dosierujon
/home/viauzantonomo/.local/lib/python3.10/site-packages/.

En PythonAnywhere-Bash-konzolo oni elprovu, chu EdgeGPT tie funkcias. Chi-cele oni enigu en /home/viauzantonomo/ jenon:

export COOKIE_FILE=/home/viauzantonomo/.local/lib/python3.10/site-packages/cookies.json
python3 -m EdgeGPT

Che mi de Aprilo 2023 ne plu funkcias analoga procedo en Bash-konzolo de Google Cloud. Por tamen tie konversacii kun Bing-ChatGPT, oni povas apliki tiun provizoran solvon, kiu funkcias che mi:

En Bash-konzolo de Google Cloud oni kreu dosieron bng per la komando touch bng, sekvata de nano bng, kaj algluado de jena kodo:

#!/bin/bash
echo `rm exec`
echo "Enigu vian tekston:"
read t1
t2=`curl --request POST \
--url {ret-apo-URL} \
--data 'enigo="'"$t1"'"'`
sleep 40
t3=`wget {ret-apo-URL}`
sleep 4
sed -i 's/\&\#34\;/"/g' exec
echo "`cat exec`"

Sian {ret-apo-URL} oni ricevas per jena procedo:

  • Pasho 1: Malfermu tiun Guglo-Tabelon.
  • Pasho 2: Ensalutu en vian Guglo-konton per butono Anmelden (Ensaluti).
  • Pasho 3: En la tabelo iru al Datei (Dosiero) > Kopie erstellen (Krei kopion).
  • Pasho 4: En via kopio de la tabelo alklaku Erweiterungen (Pliaj aferoj) > Apps Script (Apoj-Skripto).
  • Pasho 5: Faru la necesajn shanghojn en la Apoj-Skripto.
  • Pasho 6: Startigu function doGet(e) kaj donu chiujn petatajn permesojn.
  • Pasho 7: Alklaku Bereitstellen (Disponigi) > Neue Bereitstellung (Nova disponigo) > Web App (Ret-apo). Certigu, ke la Zugriffsberechtigte (Rajtigito por aliro) estas Jeder (Chiu).
  • Pasho 8: Kopiu la ret-adreson de la ret-apo disponigita de vi kaj ghin algluu en dosieron bng.

En Bash-konzolo de Google Cloud oni startigas konversacion kun Bing-ChatGPT per la komando sh bng.

Informcele jen atentigo pri artikolo “ChatGPT: Konversacii kun OpenAI-asistanto per diversaj platformoj”.

Se tio chi ne montrighas bone, klaku chi tie.

--

--

Westphoenizier
Westphoenizier

Stell dir vor,es gibt Sprachbarrieren und jeder lernt Esperanto.Lingvo internacia Radio-auskultado:analoga&DAB+ Haiku.Hajko Sciencfikci- & fantaziajhoj.Indirok'