Per Whisper transskribi telefonajhon al Twilio-numero

Westphoenizier
Westphoenizier
Published in
2 min readMar 13, 2023

--

Aktualigo:

Bezonataj estas:

En la Twilio-konzolo oni devas asigni al la koncerna telefonnumero — por
A CALL COMES IN (voko eniras) — tiel nomatan TwiML Bin (ekzempla nomo: flustro) kun jena enhavo (tamen {ret-apo-adreso} devas esti anstatauigita; vidu malsupre):

<?xml version="1.0" encoding="UTF-8"?>
<Response>
<Say voice="Polly.Ewa">
Bonwole parolu post la sijgnalsono.
</Say>
<Record
action="{ret-apo-adreso}"
maxLength="60"
/>
</Response>

Jen procedo, por ekscii la veran {ret-apo-adreso}:

  • Pasho 1: Malfermu tiun Guglo-Tabelon.
  • Pasho 2: Ensalutu en vian Guglo-konton per butono Anmelden (Ensaluti).
  • Pasho 3: En la tabelo iru al Datei (Dosiero) > Kopie erstellen (Krei kopion).
  • Pasho 4: En via kopio de la tabelo alklaku Erweiterungen (Pliaj aferoj) > Apps Script (Apoj-Skripto).
  • Pasho 5: Faru la necesajn shanghojn en linioj 38 (skribu la veran OpenAI-API-shlosilon) kaj 45 (skribu la veran retposht-adreson de la ricevanto de la transskribo).
  • Pasho 6: Startigu function doGet(e) kaj donu chiujn petatajn permesojn.
  • Pasho 7: Alklaku Bereitstellen (Disponigi) > Neue Bereitstellung (Nova disponigo) > Web App (Ret-apo). Certigu, ke la Zugriffsberechtigte (Rajtigito por aliro) estas Jeder (Chiu).
  • Pasho 8: Kopiu la ret-adreson de la ret-apo disponigita de vi.
  • Pasho 9: En la supra TwiML Bin anstatauigu {ret-apo-adreso} per la ret-adreso de la ret-apo; ghi cetere entenas nek komencan { nek finan }.

Vokanto al la Twilio-telefonnunmero audas mesaghon Bonvole parolu post la signalsono kaj signalsonon. Post dirado de la mesagho transskribo de ghi estas sendata al la retposht-adreso specifita en linio 45 de la apoj-skripto-kodo. Miasperte la transskribo estas kontentiga por Esperanto, la germana kaj ech miksajho el ambau lingvoj.

Informcele jen aplikoj kun simila celo:

Se tio chi ne montrighas bone, klaku chi tie.

--

--

Westphoenizier
Westphoenizier

Stell dir vor,es gibt Sprachbarrieren und jeder lernt Esperanto.Lingvo internacia Radio-auskultado:analoga&DAB+ Haiku.Hajko Sciencfikci- & fantaziajhoj.Indirok'