Komence de Decembro 2022 jena pepo igis min atenta pri la eblo konversacii kun OpenAI-asistanto surbaze de sistemo de arta inteligento nome ChatGPT:
Mi registris min che OpenAI, kaj per ghia API mi ekfunkciigis diversajn platformojn: Per ili oni povas konversacii kun la dirita OpenAI-asistanto (vidu tabelon 1, numerojn 2 ghis 6). Chiuokaze oni konsideru, ke la eligo de la OpenAI-asistanto ne estas fidinda: Ekzemple sufichas demandi pri la vetero en ajna urbo kaj kompari la eligon kun la realo; ankau rilate la situon de urboj la OpenAI-asistanto miasperte ofte eligis erarajn respondojn.
Figurajhoj 1 ghis 6 ilustras konversaciojn kun la dirita asistanto per diversaj platformoj.
Por viaj demandoj, sugestoj kaj komentoj bonvole kontaktu min tiel:
Sendu somoso-on al nul nul kvar nau unu sep ses du ses sep nul du nul kvar kvar kun “esperanto” (sen citiloj kaj sekvata de spaceto) en la komenco (oni ne povas telefoni al tiu numero); au:
Kontaktu min per Tvitero (laubezone sekvu min, por ke mi reciproke sekvu vin kaj ni povu intershanghi rektajn mesaghojn).
Stell dir vor,es gibt Sprachbarrieren und jeder lernt Esperanto.Lingvo internacia Radio-auskultado:analoga&DAB+ Haiku.Hajko Sciencfikci- & fantaziajhoj.Indirok'