EU-estontecokonferenco: Sekvi rekomendojn — per Esperanto
Utiligo de la monda helplingvo Esperanto kontribuas al tio, sekvi rekomendojn de Civitanaj Paneloj de la EU-estontecokonferenco.
En temo Edukado ideo “EU bezonas plibonigitan lingvolernadon” ricevis la plej multajn subtenojn che la Konferenco pri la estonteco de Europo (#CoFoE). La ideo bazighas sur la utiligo de Esperanto, kaj Esperanto-klubo Sudtirolo raportas prie.
Pri pluraj aliaj temoj mi endonis ideojn en la Multlingvan Ciferecan Platformon. Tiom da komentoj ricevis escepte de du ili, ke ilin mencias la raporto platforma (Februaro 2022) en paghoj 112, 114 kaj 116. Chiu el tiuj ideoj kontribuas al tio, sekvi almenau unu el la rekomendoj donitaj de la EU-estonteckonferencaj Civitana Paneloj. Jen la ideoj:
- Cifereca transformo:
Subteni radioprogramojn kaj televidprogramojn, kiuj informas per cifereca disvastigovojo (respektive DAB+ kaj DVB-T2) ankau en la monda helplingvo Esperanto
(referencnumero:cofe-PROP-2021-11-150021
).
La ideo kontribuas al tio, sekvi rekomendon 40 de Civitana Panelo 1:
“Wir empfehlen, dass die EU in hochwertige und innovative digitale Infrastruktur […] investiert …”
(“Ni rekomendas, ke Europa Unio investu en altkvalitan kaj novigan ciferecan infrastrukturon …”). - EU en la mondo:
La interret-portalo “Europa Unio — novajhoj” informu ankau en la monda helplingvo Esperanto
(referencnumero:cofe-PROP-2021-10-137133
).
La ideo kontribuas al tio, sekvi rekomendon 25 de Civitana Panelo 4:
“Wir empfehlen, dass die Europäische Union ihre Medienstrategie verbessert …”
(“Ni rekomendas, ke Europa Unio plibonigu sian amaskomunikilan strategion …”). - Migrado:
Instrui landan lingvon per Esperanto: Subteni organizajhojn, kiuj ion tian faras
(referencnumero:cofe-PROP-2022-02-238064
).
La ideo kontribuas al tio, sekvi rekomendon 32 de Civitana Panelo 4:
“Das Erlernen der Sprache […] des Ankunftslandes ist ein wichtiger Schritt zur Integration …”
(“Lernado de la lingvo […] de la lando de alveno estas grava pasho por la integrigho …”). - Klimatshanghigho kaj medio:
Protekti arbojn per malpli da konsumo de papero por uz-instrukcioj — sen perdo de informoj: solvopropono
(referencnumero:cofe-PROP-2021-07-43628
).
La ideo kontribuas al tio, sekvi rekomendojn 11 kaj 21 de Civitana Panelo 3:
“Wir empfehlen die Ausweitung der Schutzgebiete für die Erhaltung der biologischen Vielfalt (einschließlich Säugetieren, Vögeln, Insekten und Pflanzen) und die Stärkung der Rechtsstaatlichkeit in Bezug auf menschliche Eingriffe in diese Gebiete
[…]
Wir empfehlen der EU, höhere Umweltstandards bei der Herstellung einzuführen …”
(“Ni rekomendas etendon de la protektoregionoj por la konservado de biologia diverseco (inkluzive mamulojn, birdojn, insektojn kaj plantojn) kaj plifortigon de la leghojuro rilate homan intervenon en tiujn chi regionojn […]
Ni rekomendons al EU enkonduki pli altajn normojn de mediprotekto che produktado …”). - Valoroj kaj rajtoj:
Atingi egalrajtecon, ech se tekstoj de EU-institucioj povas esti disponebligataj nur en kelkaj oficialaj EU-lingvoj: solvopropono
(referencnumero:cofe-PROP-2021-06-41219
).
La ideo kontribuas al tio, sekvi rekomendon 31 de Civitana Panelo 2:
“Wir empfehlen, dass die EU den europäischen Bürgern mehr Informationen und Nachrichten zur Verfügung stellt. Sie sollte alle notwendigen Mittel einsetzen …”
(“Ni rekomendas, ke EU disponigu al la civitanoj pli da informoj kaj novajhoj. Ghi utiligu chiujn necesajn rimedojn …”).
Figurajho 1 ekzemplodone montras ekstrakton el pagho 112 de la supre menciita raporto.

cofe-PROP-2021-10-137133 estas en rango 2 laukomentnombre
Venonta pasho:
Peti anojn de la EU-estonteckonferenca plenkunsido pri engaghigho por la realigo de tiuj chi ideoj.
Tial mi retmesaghe skribis al anoj de la koncernaj laborgrupoj de la EU-estonteckonferenca plenkunsido, nome al
- 17 anoj de la laborgrupo pri cifereca transformo,
- 18 anoj de la laborgrupo pri EU en la mondo,
- 13 anoj de la laborgrupo pri migrado,
- 16 anoj de la laborgrupo pri klimatshanghigho kaj medio kaj krome
- 18 anoj de la laborgrupo pri valoroj kaj rajtoj.
Vi povas helpi tiel: Bonvole ankau vi retmesaghe petu de ili engaghighi por la realigo de la ideoj. Vi povas procedi jene:
- Laubezone havigu al vi Guglan konton kaj ensalutu tien; uzu komputilon por chi tio kaj la sekvaj pashoj.
- Iru al tiu Guglo-Tabelo.
- Ghin kopiu en vian propran Guglo-spacon de Guglo-Disko (“Google Drive”).
- Studu tabelfolion “priskribo” kaj laue procedu.
- Post sufiche da testado sendu retmesaghojn al EU-estonteckonferencaj plenkunsidanoj. Cetere: Rilate chiun el la supre menciitaj ideoj estas alskribataj nur tiuj EU-estonteckonferencaj plenkunsidanoj, kiuj estas en la koncerna laborgrupo.
- La teksto de la retposhtmesaghoj estas en la germana au — okaze de alilingva adresato — en ties lingvo.
- La laubezonan tradukadon automate faras skripto, utiligante la Guglan tradukfunkcion.
Alternative vi povas ankau ne utiligi la automatan sendadon kaj anstataue en ne automatigita maniero sendi retmesaghojn al la EU-estonteckonferencaj plenkunsidanoj.
Chiuokaze: Anticipan dankon kaj multe da sukceso!
Ankau en Tvitero mi atentigas pri la supre menciitaj ideoj, nome per pepoj respondaj rilate al tiu: